Enhavtabelo

Okazintaĵoj

Festeto en la sidejo de AERJ

Okazis en frateca etoso, la festeta datreveno de la Asocio Esperantista de Rio de Ĵanejro, je la pasinta sabato, la 9-an de majo 2009, en la sidejo, kun proksimume dudek ĉeestantaj gesamideanoj. Estis grava oportuno por interŝanĝi ideojn, fortigi fratecan rilatojn kaj revigligi la aktivadon de AERJ. S-no Vitor ludis gitaron kaj kune kun la ĉeestantaro kantis belajn muzikojn (brazilaj popolkanzonoj). Malgraŭ la mallonga daŭro, ĉiuj fariĝis tre kontentaj.

La ideo de la estraro estas okazigi ĉiumonate similan eventon kaj ni kalkulas je via nepra ĉeesto. Por la venonta monato jam estas programota prelego de S-no Jorge Campos, pri la temo "El la Zamenhofa Proverbaro". Li promesas ke estos novaĵo preparata de li, kvankam la temo jam esti konata de la plej multo el la esperantistaro. Li ankaŭ faros ludadon per nomoj de bestoj.

INFOWalter Fontes 2009/05/12 09:18

Esperanto en Korkovado

Esperanto en Korkovado 2008

En la 26-a de aprilo 2008, la Esperanta movado de Rio realigis promenadon en la Monto Korkovado, ĉe la statuo de Kristo Redemptoro, alportante tien la simbolan flagon de Esperanto. Estis bela mateno sabata, plena je suno kaj vento, tre agrabla. Multaj personoj interesiĝis, kaj brazilaj turistoj mem kaj eksterlandanoj.

Partoprenis de tiu ago: Evandro, Felipe, Filipe, Graça, Raimundo, Rosana kaj Walter. Laŭ la profesoro Evando Caboclo, la celo estas ofte porti la Esperantan flagon al la ĉefaj turismaj punktoj de Rio de Ĵanejro, krom partopreni en la plej gravaj sociaj eventoj.