Writing /home/aerjorg/public_html/data/cache/0/09346b88d3d4ab27c0bd208d3bb9970d.i failed
Unable to save cache file. Hint: disk full; file permissions; safe_mode setting.
Writing /home/aerjorg/public_html/data/cache/0/09346b88d3d4ab27c0bd208d3bb9970d.metadata failed
Writing /home/aerjorg/public_html/data/cache/0/09346b88d3d4ab27c0bd208d3bb9970d.i failed
Unable to save cache file. Hint: disk full; file permissions; safe_mode setting.
Writing /home/aerjorg/public_html/data/cache/0/09346b88d3d4ab27c0bd208d3bb9970d.xhtml failed

AERĴ

La Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro estas ne monprofita kultura institucio, fondita en la 30a de marto 1942, kaj ĝi havas kiel precipan celon disvastigi, instrui kaj semi en la tuta subŝtato Rio-de-Ĵanejro la internacian lingvon Esperanto.

Aktivaĵoj

  • Kreado de enĉambraj kaj perkorespondaj kursoj de Esperanto.
  • Organizi monatajn kulturkunvenojn en Esperanto (ĉiam en la dua merkredo de la monato).
  • Organizi kulturkunvenon unu fojon jare en la portugala pri la gramatiko de Esperanto, pri alia lingvo aŭ pri lingvistiko (ĉiam en la dua merkredo de oktobro).
  • Kontroli la organizadon de la jenaj eventoj:
    • Renkontiĝo de Esperanto de la subŝtato Rio-de-Ĵanejro (ĉiam en la unua jarduono).
    • Renkontiĝo de Esperanto de la Granda Rio (ĉiam en la dua jarduono).
  • Eldono de:
    • “Rio Esperantista” - trimonata kultura bulteneto.
    • “AERJ Informa” - trimonata bulteneto en la portugala (enmetita en Rio Esperantista).
  • Havi aktivan libroservon.
  • Subteni bibliotekon por pruntedono de libroj, sonbendoj, kaj vidbendoj, en kaj pri Esperanto.

Estraro

Ekde la 28-a de marto 2009 ĝis la 31-a de marto 2012, la estraro de AERJ estas:

Funkcio Nomo Urbo
Prezidanto Walter Rosa Fontes Niterói
Vic-prezidanto Paulo Roberto de Freitas Carvalho Rio de Janeiro
1-a Sekretario Vítor Mendes Nova Iguaçu
2-a Sekretario Elson Sant'Ana Fischer São João de Meriti
1-a Kasisto Rosa Maria Rodrigues Amatuzo Rio de Janeiro
2-a Kasisto Jorge Campos Rio de Janeiro

Kaj la Decidanta Konsilantaro estas:

  • Márcio Santos Nascimento - Rio de Janeiro
  • Felipe Castro - Rio de Janeiro
  • Maria Luiza - Rio de Janeiro
  • Seldio Langone - Rio de Janeiro

Adreso

Associação Esperantista do Rio de Janeiro
Rua Teófilo Otoni, 135/302
Centro – Rio de Janeiro – RJ
CEP 20090-080
Telefono: (21) 2467-4296

Por kontakti AERĴ-on per retpoŝto, bonvolu uzi tiun retadreson:
< aerjrj (arroba) hotmail (ponto) com >

Lokig-mapo de AERĴ
Esperanto.net Lernu.net BEL DokuWiki Arctic XHTML 1.0 CSS RSS

Statistikoj

Ekde 2007-09-11