Esperanto!!!
eo/monde.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2009/03/24 18:45 (ekstera redakto)

Interŝanĝo Tutmonde

Jen projekteto, kiun ni pripensis pro peto de E-asocio en Ĉinujo, kiu bezonis poŝtkartojn kaj uzitajn kovertojn de Brazilo, por ekspozicio, ktp. Do, bonega ideo, kiu helpos nin ĉiuj okaze de informigaj eventoj, por montri al la ekstera publiko kiel eblas kontakti homojn de la tuta Tero per Esperanto.

Se vi interesiĝis pri tiu ĉi ideo, tralegu sube kaj sendu materialon al kluboj listitaj tie. Kompreneble vi povas peti de ili materialon por via klubo, tiel ke unu helpu la alian. Jen al laboro!

TEA - Ĉinujo

Tangŝana Esperanto-Asocio (TEA) estis la unua klubo, kiu petis de ni materialon por ekspozicii. Tio okazis en la 6-a de aŭgusto 2008.

Jen la peto, kaj sube la adreso por sendi poŝtkartojn al ili.

Kara amiko,

Saluton!

Ni estas Tangshan-a E-Asocio.
Hodiaŭ ni skribis leteron al vi
por unu peto.

Kurantjaro estas la 25-a datreveno
fondita de TEA. Fine de ĉijaro ni
aranĝos kongreson kaj ekspozicion. Unu
el la ekspozicio estas eksponi poŝt-
kartojn kaj uzitajn kovertojn de
diverslandoj. Sed bedaŭrinde, ni ne
havas poŝtkartojn kaj uzitajn kovertojn
de via lando. Ĉu vi povas sendi
al ni kelkajn poŝtkartojn kaj uzitajn
kovertojn de via lando? Se vi
bezonos ion de nia lando, ni
povas sendi al vi. Ĉu vi volas
helpi nin? Ni atendas vian
respondon. Antaŭdankon!

Sincere via
TEA

Adreso:

TEA
P.O. BOX 3
Tangshan Hebei
063000
Ĉinio  (China)
Esperanto.net Lernu.net BEL DokuWiki Arctic XHTML 1.0 CSS RSS

Statistikoj

Ekde 2007-09-11