top of page

31-a Ŝtata Esperanto-Renkontiĝo

La 31-a Ŝtata Esperanto-Renkontiĝo okazis inter la tagoj 21-a kaj 23-a de Majo. Ĝi estis vigla kaj malsimila al la aliaj jaroj: ĝi okazis dum 3 tagoj, per interreto kaj kune kun la unua REJS (Renkontiĝo Esperantista de la Junularo de Sudoriento). Tio igis la eventon tre diversa kaj enhavo-plena. Entute estis 133 aliĝintoj, el 4 landoj kaj 18 brazilaj ŝtatoj!

Marco Lucchesi, prezidanto de Brazila Beletristika Akademio, malfermis la eventon per la  prelego “La lingvo kiel promeso de renkonto”. La prelego estis en Esperanto kaj en la portugala. La malfermo allogis multajn homojn kaj estis la plej spektata programero.

Sabate matene, Adonis Saliba prelegis pri la “Numtempa Disvastigado de Esperanto” kaj poste sekvis Pedro Cavalheiro per la prelego "La rolo de esperanto en la lingva diverseco". Samtempe al tiuj prelegoj, okazis infanaj aktivaĵojn organizitaj de Alcione Koritzky.

Dum la posttagmezo okazis aktivaĵoj de la junularo: Thiago Ballestero prezentis pri “Bulton kaj Auld: la poeziistoj de Esperantujo” kaj Fábio Santos pri “Senperforta komunikado”. Ankaŭ Orlando Raola, estrarano de Universala Esperanto Asocio, parolis pri siaj spertoj pri kultura diverseco en Esperantujo. Iom poste okazis unu el la plej ŝatataj momentoj en eventoj de esperanto, la “Arta Vespero”. Ĉi-foje kantis Flávio Fonseca, Tim Galego, Barok kaj Brunê.

31º Encontro Estadual de Esperanto

O 31º Encontro Estadual de Esperanto aconteceu entre os dias 21 e 23 de maio. Foi agitado e diferente dos outros anos: aconteceu durante 3 dias, online e junto com o primeiro REJS (Encontro Esperantista dos Jovens do Sudeste). Isso tornou o evento muito diversificado e repleto de conteúdo. Ao todo, foram 133 inscritos, de 4 países diferentes e 18 estados brasileiros!

Marco Lucchesi, presidente da Academia Brasileira de Letras, abriu o evento com a palestra “A língua enquanto promessa de encontro”. A palestra foi em esperanto e português. A abertura atraiu muita gente e foi o programa mais visto.

No sábado de manhã, Adonis Saliba palestrou sobre "Divulgação do Esperanto na Atualidade" e foi seguido por Pedro Cavalheiro com a palestra "O papel do Esperanto na diversidade linguística". Paralelamente, ocorreram atividades infantis organizadas por Alcione Koritzky.

Durante a tarde houve atividades dos jovens: Thiago Ballestero apresentou sobre “Bulton e Auld: os poetas do Esperanto” e Fábio Santos sobre “Comunicação não violenta”. Também Orlando Raola, diretor da Associação Mundial de Esperanto (UEA) falou sobre suas experiências com diversidade cultural. Um pouco depois aconteceu um dos momentos favoritos dos eventos de Esperanto, a "Arta Vespero". Desta vez cantaram Flávio Fonseca, Tim Galego, Barok e Brunê.

Dimanĉe estis la vico de Paulo Sergio Viana per la prelego “Ruth Guimarães: pioniro en la nigra literaturo en Brazilo” kaj ankaŭ okazis la internacia prelego de  Fafanomezantsoa Falimanana (Fafah Sunrise) pri "La valoro de lingvoj en mia lando (Madagaskaro)". Intertempe, ankaŭ okazis “Reta komenca klaso per la metodologio de la Programo Mia Amiko” kun Adonis Saliba kaj prelego pri kiel estas “Esperanto en la praktiko” kun Matheus Arantes.

En dimanĉa posttagmezo, Laís Lyra prelegis pri “Bazaj koloroj: kion la lernejo misinstruis al vi”. Poste okazis la “Babilrondo pri religioj” organizita de Matheus Gamito kaj fine la inaŭguro de JESP, la Junularo Esperantista de San Paŭlo.

Dum ĉiuj vesperoj de la evento, la junularo organizis Gufujon (babilejo) kaj ludejojn.

Se vi ne povis partopreni en la evento aŭ ŝatus respekti ion, ne forgesu ke vi povas sekvi kaj aboni nian kanalon ĉe Youtube (www.youtube.com/TVaerj) kie estas speciala ludlisto kun videoj de la evento.
 

Ni dankas al JESP, KarEJO, ĉiujn partoprenantoj kaj prelegintoj. Ĝis venonta renkontiĝo!

No domingo foi a vez de Paulo Sergio Viana com a palestra “Ruth Guimarães: uma pioneira da literatura negra no Brasil” e da palestra internacional da Fafanomezantsoa Falimanana (Fafah Sunrise) com “O valor das línguas no meu país (Madagascar)”. Enquanto isso, acontecia também uma “Aula introdutória online com a metodologia do Programa Meu Amigo” com Adonis Saliba e uma palestra sobre como é “O Esperanto na prática” com Matheus Arantes.

À tarde, Laís Lyra deu a palestra “Cores básicas: o que a escola te ensinou errado”, seguida da “Roda de conversa sobre religiões” organizada por Matheus Gamito e por fim a inauguração da JESP, a Juventude Esperantista de São Paulo.

Durante todas as noites do evento, os jovens organizaram gufujo (bate-papo) e jogos.

Se você não pôde comparecer ao evento ou gostaria de reassistir algo, você pode assinar nosso canal no Youtube (www.youtube.com/TVaerj) onde há uma lista de reprodução especial com vídeos do evento.

Agradecemos a JESP, KarEJO, todos os participantes e palestrantes. Até o próximo evento!

bottom of page