top of page
2-a VERSo.png

V irtuala
E speranto-instruista
R enkontiĝo de
S udameriko


Kiam? La 17-an de Septembro, de la 17-a ĝis la 21-a horo UTC (14-a ĝis la 18-a horo laŭ Brazilja Horo)

Se vi instruis, instruas, aŭ pensas iam instrui Esperanton, vi nepre partoprenu la duan VERSon! (kiu ne estos la lasta; espereble ni ankoraŭ faros multajn VERSojn formante belan poezion!)

Dua-eldone: Kial daŭre Virtuala? kaj kial Sudamerika?

Esperantistoj el AERĴ (Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro), kiuj ĉiujare organizis ĉeestan renkontiĝon pri esperanto-instruado, iniciatis virtualan renkontiĝon en 2021 pro la koron-virusa pandemio. Tuj estis invititaj la reprezentantoj de ILEI el aliaj sudamerikaj landoj kaj jen loka evento iĝis la kontinenta 1-a VERSo. En 2022, la evento denove okazas virtuale kaj senpage, por faciligi la partoprenon de ĉiuj interesatoj.

Kiel ĝi okazos?

La evento okazos per Zoom kaj ankaŭ estos vivelsendata al la jutuba kanalo de ILEI en Brazilo. Por ricevi ĝisdatajn informojn kaj la ligilon al la Zoom-ĉambro, plenigu la aliĝilon.


PROGRAMO

Ĉefaj horoj laŭ UTC. Brazila horo inter krampoj ( )

17:00 (14:00)  Malfermo kaj unuaj vortoj.

17:10 (14:10)  La graveco de Esperanto en universitatoj por plifortigo de la movado.
  Debatantoj:

   Fernando Pita (AdE/UERJ - Brazilo)

   Jesús Cedeño (UDO - Venezuelo)

   José Leite Jr. (UFC - Brazilo)

   Ivan Colling (UFPR - Brazilo).

   Kunordigo: Daniel Cotarelo (Argentino).

18:10 (15:10)  Praktikado: raportoj pri regionaj agadoj - Vitor Mendes (AERĴ), Paulo S. Viana (EASP), Programo Mia Amiko, Rodrigo Tavares (PEA-RN).

18:55 (15:55)  Muziko.

19:00 (16:00)  Paŭzo.

19:10 (16:10)  Kiel prezenti la movadon al lernantoj - James R. Piton (Brazilo).

19:40 (16:40)  Retaj eventoj kaj lernado - Daniel Cotarelo (Argentino).

20:10 (17:10)  Kiel plibonigi la movadon en Sudameriko per instruado kaj praktikado - listigo de proponoj.

20:55 (17:55)  Muziko kaj fermo.
 

Donacoj

Nia evento estas plene virtuala kaj senpaga. Tamen, via financa kontribuo ĉiam estas bonvena kaj subtenas la esperantan movadon.

Vi povas efektivigi vian donacon per banka ĝiro, depono aŭ PIX al la jena konto:

Banco do Brasil
Agentejo: 2865-7
C/C: 420.822-6
Pix: disvastigo.aerj@gmail.com

aŭ per kreditkarto en Pagseguro: https://pag.ae/7Yxs-fQpn

Poste, sendu la pagpruvilon al la retadreso disvastigo.aerj@gmail.com.

Se vi loĝas ekster Brazilo kaj ankaŭ volas donaci, kontaktu nin per retadreso kaj ni informos vin pri pagmanieroj.

Vidu ĉi-sube pri la 1-a VERSo:

Afiŝo_instagram.png

V irtuala
E speranto-instruista
R enkontiĝo de
S udameriko


Kiam? La 28-an de Aŭgusto, de la 16-a ĝis la 21-a horo UTC (13-a ĝis la 18-a horo laŭ Brazilja Horo)

Se vi instruis, instruas, aŭ pensas iam instrui Esperanton, vi nepre partoprenu la unuan VERSon! ( kiu ne estos la lasta; espereble ni faros multajn VERSojn formante belan poezion!)

Kial Virtuala? kaj kial Sudamerika?

Ĉar ni estas en nova epoko de la renkontiĝoj, esperantistoj el AERĴ (Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro), kiuj ĉiujare organizis ĉeestan renkontiĝon pri instruado, iniciatis virtualan renkontiĝon pro la pandemio, kaj invitis la reprezentantojn de ILEI kaj de aliaj sudamerikaj landoj.

Kiel ĝi okazos?

La evento okazos per Zoom kaj ankaŭ estos vivelsendata al la jutuba kanalo de ILEI en Brazilo. Por ricevi ĝisdatajn informojn kaj la ligilon al la Zoom-ĉambro, plenigu la aliĝilon.


PROGRAMO:
(Horoj laŭu UTC-3)

 

13:00 – Malfermo (15 min)
13:15 – Prelego 1 (45 min): Programo Mia Amiko (PMA), de Adonis Saliba, Brazilo - Daniel Cotarelo (Argentino)
14:00 – Prelego 2 (45 min): La Friis Metodo por retaj E-kursoj: Raporto pri eksperimento - Cícero Gabriel Soares kaj Izabel Andrade (Brazilo)
14:45 –Muzika paŭzo (10 min): Grupo Nova Erao
14:55 – Prelego 3 (45 min): Spertoj pri universitata e-instruado en Venezuelo antaŭ kaj dum la pandemio - Jesús R. Cedeño (Venezuelo)
15:40 – Prelego 4 (45 min): Esperanto-kurso por Hispanparolantoj de Kolombia Esperanto-ligo (KEL) kaj la sperto pri instruado dum pandemio - Jezer Dorante (Venezuelo)
16:25 –Muzika paŭzo (10 min): Manno Montanna
16:35 –Debato (75 min): Esperanto-instruado - antaŭ kaj post la pandemio - Gvidanto: Aristophio Alves Filho (Brazilo), Debatantoj: Ahmad Reza (Irano), Anna Lowenstein (Britio), Daniel Cotarelo (Argentino), Fernando Pita (Brazilo), Katalin Kováts (Hungario/Nederlando) kaj Renato Corsetti (Italio/Britio)
17:50 – Fermo (10 min)

Donacoj

 

Nia evento estas plene virtuala kaj senpaga. Tamen, via financa kontribuo ĉiam estas bonvena kaj subtenas la esperantan movadon.

Vi povas efektivigi vian donacon per banka ĝiro, depono aŭ PIX al la jena konto:

Banco do Brasil
Agentejo: 2865-7
C/C: 420.822-6
Pix: disvastigo.aerj@gmail.com

aŭ per kreditkarto en Pagseguro: https://pag.ae/7Xmw4Cweu

Poste, sendu la pagpruvilon al la retadreso disvastigo.aerj@gmail.com.

Se vi loĝas ekster Brazilo kaj ankaŭ volas donaci, kontaktu nin per retadreso kaj ni informos vin pri pagmanieroj.

Organizantoj:

Allan Argolo (Brazilo, AERĴ- prezidanto)
Vitor Mendes (Brazilo, AERĴ-estrarano pri instruado)
Aristophio Alves Filho (Brazilo, reprezentanto de ILEI en Brazilo)
Ladislaŭ Afonso (Brazilo, Eo-instruisto el Divinolândia, San Paŭlo)
Hector R. Campos (Ĉilio, Eo-instruisto)
Jezer Dorante (Venezuelo, Eo-instruisto)
Jesus R. Cedeño (Venezuelo, Eo-instruisto)
Daniel Cotarelo (Argentino, Eo-instruisto en la retaj kursoj de PMA kaj KEL)

bottom of page